Home » La Stranga Butiko by Raymond Schwartz
La Stranga Butiko Raymond Schwartz

La Stranga Butiko

Raymond Schwartz

Published 1930
ISBN :
Paperback
124 pages
Enter the sum

 About the Book 

Kiel kutime, la poeziaĵoj en La Stranga Butiko montras la mirinde lertan versfaradon kaj spritan vortludemon de Raymond Schwartz. Li ĉefe verkas ĉi tie ne pri la kutime solenaj temoj de poetoj, sed plej ofte pri malseriozaj, humuraj ĉiutagaĵoj: barakto manĝi en skuiĝanta vagono, ekzemple, aŭ amafero inter helikoj… Preskaŭ ĉie troveblas vortludoj, kaj kelkaj poemoj ŝajne ekzistas nur por ebligi kalemburajn spritaĵojn.La stilo kaj sprito vere ravas – sed la temoj, laŭ mia gusto, ne estis aparte interesaj. Foje, ili eĉ ĝenis. Tamen ĉiu havas sian propran guston, kompreneble, do nepre indas mem gustumi antaŭ ol juĝi.Nuntempe la teksto haveblas rete. Aŭ serĉu la titolon per via preferata serĉilo, aŭ provu la jenan PDF-ligilon:http://esperanto.net/literaturo/poem/...